Funkciuloj

Estraro

Peter BALÁŽ (prezidanto)

Peter estas internacie konata esperantisto kaj gajninto de la monda premio Esperantisto de la Jaro 2012. En Slovakio, en 2003, li kunfondis kaj prezidis SKEJ – Slovakian Esperantan Junularon – kaj poste samtempe servis kiel vicprezidanto de SKEF. Ekde 2005, li aktivas ĉefe kiel kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto, kaj ankaŭ kiel membro de la plenuma komitato de la EEU – Eŭropa Esperanto-Unio. Li estas la posedanto de la malgranda eldonejo ESPERO. Sur la internacia scenejo, li partoprenas en multaj aliaj organizoj kaj projektoj.

Li revenis al la estraro de SKEF en aprilo 2016 lige kun la 101-a Monda Esperantista Kongreso, kie li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton.

Legu pri Peter en la Esperanta Vikipedio.

Pavol PETRÍK (Vicprezidanto)

Pavol Petrík estas slovaka esperantisto, tradukisto kaj redaktoro. Li eklernis Esperanton en 1993 kaj ekde tiam aktive okupiĝas pri ĝi. Li tradukas el la angla kaj pola lingvoj kaj dum multaj jaroj kunlaboras kun Esperantaj revuoj. Li estas estrarano de Slovakia Esperanta Federacio kaj ankaŭ aktivas en la katolika Esperanto-movado.

Magdaléna FEIFIČOVÁ (Kasisto)

Magdaléna estas longjara aktivulino, ĉefe en la Esperanto-Klubo de Žilina, la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruisntoj.

En la Estraron de SKEF ŝi estis elektita en 2023 por la psoteno de kasistino.

Michal MATÚŠOV (Estrarano)

Michal, ankaŭ konata kiel KuboF Hromoslav, estas longjara esperantisto. Li ĉefe okupiĝas pri la Vikimedia movado, en kiu li kunfondis du organizojn, inklude de la Esperantlingva Vikimedio EO. En la pasinteco, li ankaŭ estis Estrarano kaj Prezidanto de SKEJ, kaj ankaŭ Ĝenerala Sekretario kaj Prezidanto de TEJO. Krom Esperanto kaj Vikimedio, li subtenas aplikatan esploradon de longviveco, integran konscion, pacon kaj longtempan daŭropovecon de vivo de la Tera tipo.

Li unue estis elektita en la Estraron de SKEF en 2013, poste demisiis en 2017, kaj estis reelektita en 2023.

Legu pri Michal en la Esperanta Vikipedio.

Revizia komisiono